
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La KER-EC anoncas la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo trapasi la lingvotestojn. Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
根据欧洲共同语言参考框架(KER)设立的国际世界语协会(UEA)世界语考试,由UEA的KER考试中心(KER-EC)与Edukado.net网站及世界语学院合作组织进行,是UEA最重要的服务之一。KER考试中心现已公布2026年的考试安排,并诚邀全球考生参加。考试将在美洲、亚洲、欧洲多地以及线上举行。所有计划中的考试场次及其日期和地点的详细信息,可查阅当前列表:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj。
La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili donas al la kandidatoj la eblon oficiale atesti sian lingvan kompetenton en Esperanto.
KER考试分为B1、B2、C1和C2级别,以及仅笔试、仅口试或完整(笔试+口试)类别。这些考试能够给予考生在世界语方面语言能力的正式证明。
Dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la skriba kaj aŭskultkomprenaj testoj okazos vendredon, la 7-an de aŭgusto. La 15-a de junio estas la limdato poraliĝi al la kongresaj ekzamenoj kaj pagi la kotizon. Koncerne la C2-nivelon: ĝis tiu dato necesas, ke kuniĝu minimume 12 kandidatoj, aliokaze la sesio en tiu nivelo ne povos okazi. La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. Post aliĝo al la ekzamenoj UEA sendos fakturon kun informoj pri la pagenda sumo kaj pagmanieroj.
在第111届国际世界语大会(UK)期间,笔试和听力理解测试将于8月7日(星期五)举行。6月15日是报名参加大会考试并缴纳费用的截止日期。关于C2级别考试则有如下条件:截至该日期,必须至少凑齐12名考生,否则该级别的考试将无法进行。考试费用根据UEA会员费的地区分类有所不同。报名考试后,UEA将发送付款通知,内含应缴金额及支付方式信息。
Senpagaj provtestoj por kandidatoj
为考生提供的免费模拟测试
Grava subtenilo por la kandidatoj estas la sistemo de senpagaj provtestoj, evoluigita kaj administrata de Edukado.net kaj kunsubtenata de UEA. Tiuj testoj helpas orientiĝi pri la lingva nivelo kaj samtempe donas valoran ekzamenan sperton antaŭ la reala testo. Kandidatoj povas mendi provtestojn ĉe:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj.
对考生的重要支持工具是由Edukado.net开发管理、UEA参与共同支持的免费模拟测试系统。系统内的测试有助于考生评估自身语言水平,同时在正式考试前提供宝贵的应考经验。考生可在以下网址申请模拟测试:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj。
La interesiĝo pri tiuj testoj estas tre granda, kio klare montras ilian utilecon. En 2024 kaj 2025 oni mendis 400 testojn (pri la skriba kaj aŭskulta partoj en ĉiuj niveloj) kaj la sistemo pruvis sian efikecon por prepari kandidatojn kaj helpi sukcesajn ekzameniĝojn. La financaj rimedoj kiuj kolektiĝis en 2024 jam elĉerpiĝis, tial UEA kaj Edukado.net bonvenigas donacojn por financi la korektigon de la testoj. Por ebligi la daŭripovecon de la sistemo kaj subteni ĉi tiun gravan edukan agadon, UEA alvokas al donacoj al la Konto Eduko de UEA.
人们对这些测试的兴趣非常浓厚,这清楚地表明了它们的实用性。在2024年和2025年,该系统一共收到了400份测试申请(涵盖所有级别的笔试和听力测试)。这些申请证明了该系统在帮助考生备考和成功通过考试方面的有效性。但是,2024年为该系统筹集的资金已经用尽,为确保其持续运作,同时作为对考试这一重要教育活动的支持,UEA和Edukado.net希望启动捐款程序,以资助这些测试的批改工作。
Invito al partopreno
报名邀请
UEA varme invitas ĉiujn interesatojn -- lernantojn, instruistojn kaj aktivulojn -- partopreni en la KER-ekzamenoj dum la UK kaj en aliaj okazoj en 2026, utiligi la provtestojn kaj kontribui al la disvastigo de kvalita lingva edukado en Esperanto. La subteno i.a. al la KER-ekzamenoj estas inter la prioritatoj de la strategia plano AKIRI de UEA. La KER-sistemo restas grava ilo por la profesiigo de la lingvouzo kaj por la plifortigo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Ĝia ekzisto, precipe la lanĉita C2-nivelo kaj la funkciigo de retaj ekzamenebloj, altiris la agnoskon ankaŭ de la fakuloj dum la konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj (ALTE) en Eŭropo. UEA membras en ALTE.
国际世界语协会(UEA)诚挚邀约广大世界语爱好者、学习者、授课教师及活动同仁,积极参与2026年国际大会期间及其他场合的KER考试,使用模拟测试,并为传播高质量的世界语语言教育做出贡献。对KER考试等活动的支持是UEA战略计划AKIRI的优先事项之一。KER系统仍然是提升语言使用专业性和加强世界语作为国际沟通工具的重要工具。它的存在,特别是C2级别的推出以及在线考试功能的实现,也在欧洲语言测试者协会(ALTE)的会议上赢得了专家的认可,同时UEA也是ALTE的成员。
翻译:盛 敏
改稿:刘子佳
审稿:陈 吉
校对、制作:谢瑞锋
